Metropola regiono Milano

Tiu ĉi artikolo temas pri la metropola regiono de Milano, malstrikte difinita ekonomia koncepto. En 2015 oni renomis la ŝtatan provincon Milano, unu el la administraj unuoj de la regiono Lombardio, "metropola urbo Milano" kaj donis al la administra unuo pli da kompetentecoj ol antaŭe. Nun la du terminoj tre similas.
Metropola regiono Milano
Regiono
metropola regiono, Larĝa urba zono [+]

LandoItalio

- koordinatoj45° 28′ 1″ N, 9° 11′ 24″ O (mapo)45.4669444444449.19Koordinatoj: 45° 28′ 1″ N, 9° 11′ 24″ O (mapo)

Loĝantaro4 934 205 [+] (2022)

Metropola regiono Milano (Tero)
Metropola regiono Milano (Tero)
La urbo Milano en la samnoma provinco.

Metropola regiono Milano (Lombardio)
Metropola regiono Milano (Lombardio)
DEC

Metropola regiono Milano (Italio)
Metropola regiono Milano (Italio)
DEC

Map
Metropola regiono Milano
vdr

La metropola regionourba areo (depende de la konsidero) Milano estas la metropola regiono, kiu ĉirkaŭas la urbon Milano. Laŭ loĝantaro la unua metropola regiono de Italio kun 4 861 502 loĝantoj, el kiuj 27 % korespondas al la urbo Milano (1 308 735), distribuataj sur teritorio de 2 944,53 km². Ĝi havas loĝdenson de 1 651 loĝ/km² - unu de la plej altaj de Eŭropo.

La proksimeco kun la metropola regiono de Torino (nur ĉirkaŭ 150 km inter la du regionaj ĉefurboj, unuigitaj de aŭtoŝoseo pliampleksiginta kaj de ĵus inaŭgurita grandrapida trajno dediĉita al la rekta unuigo de la du urboj) levis lastatempe ĉe politikistoj, ekonomikistoj, kulturaj agentoj kaj sociaj la deziron kaj volon labori por integrigo de la du metropolaj regionoj por ĝui eventualajn sinergiojn por reciproka avantaĝaro. Eĉ en komuna ĉiutaga lingvaĵo oni parolas pri MI-TO por indiki unikan metropolan areon, kvankam ankoraŭ temas pri planoj.

La metropola regiono havas valoron nur statistikan. Ne estas, kaj ĝis nun ne estas planata, iu ajn administra unuo kiu enhavus la tutan metropolan arearon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search